User:Robin Lionheart/zamenhofaj poemoj

From Wiktionary, the free dictionary
Jump to navigation Jump to search

In his first book, Zamenhof's examples of Esperanto writing included two original poems. This test page is to see if Wiktionary covers their vocabulary.

Mia Penso[edit]

           Sur la kampo, for de l' mondo,
           Antaŭ nokto de somero
           Amikino en la rondo
           Kantas kanton pri l' espero.
           Kaj pri vivo detruita
           Ŝi rakontas kompatante, —
           Mia vundo refrapita
           Min doloras resangante.
          "Ĉu vi dormas?  Ho, sinjoro,
           Kial tia senmoveco?
           Ha, kredeble rememoro
           El la kara infaneco?"
           Kion diri?  Ne ploranta
           Povis esti parolado
           Kun fraŭlino ripozanta
           Post somera promenado.
           Mia penso kaj turmento,
           Kaj doloro kaj esperoj!
           Kiom de mi en silento
           Al vi iris jam oferoj!
           Kion havis mi plej karan —
           La junecon -- mi ploranta
           Metis mem sur la altaron
           De la devo ordonanta!
           Fajron sentas mi interne,
           Vivi ankaŭ mi dezirasIo pelas min eterne
           Se mi al gajuloj iras …
           Se ne plaĉas al la sorto
           Mia peno kaj laboroVenu tuj al mi la morto,
           En esperosen doloro!

Ho, mia kor'[edit]

           Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
           El mia brusto nun ne saltu for!
           Jam teni min ne povas mi facile
           Ho, mia kor’!
           Ho, mia kor’!  Post longa laborado
           Ĉu mi ne vinkos * en decida * hor’?
           Sufiĉe!  Trankviliĝu de l’ batado,
           Ho, mia kor’!